Kiamaniere ofendi?
Ofendi
[se vi jam legis la blogan prezenton, vi jam vidis parton de tiu ĉi teksto. Tamen ne ĉio estas ripeto, do legu plu!]
Esperanto estas ideala “sekreta lingvo” por diversaj aferoj kiujn interreta provizanto verŝajne baldaŭ forviŝus se ili estus en alia lingvo.
Eblas diversmaniere ofendi la homojn, el vidpunktoj politika, religia, socia, morala kaj – ĉu precipe? – seksa. La blogo/paĝaro Ofendi ekzistas por ke ankaŭ vi povu esprimi tion, kion vi ne povas esprimi aliloke.
Mi supozas, ke tio, kion mi ĉi tie faras, estas unika. Se vi scias, ke alia persono en alia loko faras ion similan, bonvolu tion sciigi al mi, por ke ni ĉiuj aliĝu tie kaj por ke mi tiel ŝparu multan laboron. Se efektive tio ĉi unikas, do legu plu…
La ĉefa kondiĉo por ion publikigi en Ofendi estas, evidente, ke via materialo tre verŝajne ofendus iun personon. Same evidente, estas tute seninterese verki longan kalumnion pri nomita individuo kiun malmultaj legantoj konus. Do dua afero estas, ke via kontribuo estu interesa ne nur por vi mem, sed ankaŭ por aliaj personoj.
Dum la unuaj monatoj de Ofendi la materialo estos certe malmulta. Mi havas ĉe mi tutan romanon – anoniman, kompreneble – kiu eble sukcesos ofendi kelkajn tre sentemajn personojn, do mi provos enretigi tion ne tro malbaldaŭ.
Sed la afero tre dependos de viaj kontribuoj. Vi povas helpi diversmaniere. Ne preferindas simple almeti komentojn al alies jam kontribuitaj eroj – ili eble ne rilatus al la temo, kaj la komentoj estas multe malpli legataj ol novaj artikoloj.
Do se vi havas ion, sendu ĝin al mi per retpoŝto ĉe <ofendi@island.uk.net> , kaj mi aperigos. Nepre indiku, ke via kontribuo aperu ĉu kun via propra nomo ĉu kun pseŭdonimo ĉu tute anonime.
Memoru, ke kvankam la ĉefaj ĉefoj de WordPress verŝajne ne komprenas Esperanton, ili tre verŝajne komprenas bildojn. Tiurilate, espereble nur tiurilate, mi devos uzi iom da diskreto, por ke ne subite malaperu la tuta kolekto. Kaj ĝuste tial mi devas vidi vian materialon antaŭ ol ĝi aperus en Ofendi. Per tiu averto neniu kredu, ke en Ofendi aperos nur duonvarmaj spicetaĵoj. Mi sincere deziras, ke ĉiu leganto mem ofendiĝu pri almenaŭ iu publikigitaĵo. N. B. paroksismajn plendojn de personoj ofenditaj mi versajne ne aperigos, krom, kompreneble, se ili mem estas iel ofendaj!
Depende de la longo, enhavo, k.a. viaj kontribuoj aperos aŭ kiel blogero aŭ kiel retpaĝoj.
Alia maniero por kontribui se via propra verkemo ne donas inspiron, estas sendi ligojn al aliloka interreta materialo – aŭ la materialon mem – prefere en Esperanto, aŭ facile tradukeblan. Mi faros la ceteron; eble mi enmetos la tuton, eble nur la ligon. Sed, se tio iel eblas, estas ĉiam preferindaj originalaj pensoj originale verkitaj en Esperanto.
Kaj fine, komprenu, ke, ion kontribuante al Ofendi, vi aŭtomate rezignas pri ĉia kopirajto ligita al tiu materialo, same kiel mi pri ĉio, kion mi verkas ĉi tie. Ni ja celas, ne nur ofendi, sed ankaŭ amuziĝi.