Esperanto estas ideala “sekreta lingvo” por diversaj aferoj kiujn interreta provizanto verŝajne baldaŭ forviŝus se ili estus en alia lingvo.
Eblas diversmaniere ofendi la homojn, el vidpunktoj politika, religia, socia, morala kaj – ĉu precipe? – seksa. La blogo/paĝaro Ofendi ekzistas por ke ankaŭ vi povu esprimi tion, kion vi ne povas esprimi aliloke.
La ĉefa kondiĉo por ion publikigi en Ofendi estas, evidente, ke via materialo tre verŝajne ofendus iun personon. Same evidente, estas tute seninterese verki longan kalumnion pri nomita individuo kiun malmultaj legantoj konus. Do dua afero estas, ke via kontribuo estu interesa ne nur por vi mem, sed ankaŭ por aliaj personoj.
Se la afero interesas vin, kaj se vi volus kontribui, legu la praktikajn informojn en la samtitola retpaĝo (vidu dekstre). Vi rimarkos, ke la retpoŝta adreso estas fikcia; tamen ĝi funkcias. Kompreneble ankaŭ vi rajtas anonime kontribui
- La Redakcio
Postnoto en Aprilo 2010: Mi rimarkis, ke kelkaj personoj – jes malmultaj – legis la paĝojn de la “Pluplantadpasio”, sed neniu kontaktis. Kuraĝon, homoj! Vi povas tre facile lasi komenton per la respondpanelo de la paĝo “Kiel ofendi?” – kaj se vi indikos, ke tio estas “ne por publikigo” mi faros ĝuste tiel; mi legos, mi notos, mi eble respondos, sed vi restos anonima.
Ĉu eblas tio? Ĉu eblas, ke homo kiu parolas lingvon internacian, interpopolan, interetnan, tamen havas rasismajn sentojn?
Nu, koncize dirite, jes. Mia tezo estas, ke rasismo estas esenca komponanto de la homa spirito. Tio kompreneble ne igas ĝin admirinda afero; multaj niaj bazaj instinktoj estas rezistindaj, rezistendaj. Ekzemple, seksa perforto ege taŭgas al la natura homa spirito, tamen ĝi estas kontraŭleĝa kaj ankaŭ malmorala. Ĉar ĝi estas tia, la socio provas forigi ĝin, kaj forte punas la kulpulojn, sed, ĉar ĝi estas natura emo, ĝi daŭre okazas.
Kaj same pri rasismo. Oni provas minimumigi ĝin. Agoj senkaŝe rasismaj – perforto, diskriminacio, eĉ rasismaj paroladoj – estas en diversaj landoj kaj en diversaj gradoj kontraŭleĝaj. Kaj tamen ili okazas. Kaj la agoj, paroloj kaj pensoj senkonscie rasismaj okazegas en la ĉiutaga vivo. Verŝajne apenaŭ unu el ni – inkluzive la esperantistojn – neniam diris rasismajn vortojn aŭ havis rasismajn pensojn. Konsentite, ni konscias, ke tio estas malracia kaj malmorala, kaj ni provas subpremi tion; kaj tamen tio daŭre okazas.
La ideo, ke povas prezentiĝi rasismo interne de la Esperanto-movado estas tiom ŝoka, ke oni eĉ ne priparolas ĝin. La temo estas tabua; kaj ĝuste tial ĝi estas ideala temo por la paĝoj de Ofendi.
Baldaŭ mi verkos la unuan – verdire iom bagatelan – kontribuon sub titolo La lingvo por … kiuj? kaj ĝi aperos en la ĉi-akompanaj retpaĝoj. Sed mi ne povas mem ĉion verki. Mi ne havas sufiĉajn informojn, kaj mi ne havas sufiĉan tempon.
Mi do invitas ĉiujn interesitojn kontribui per komentoj, per artikoletoj, per artikolegoj, per referencoj al aliaj jamaj retpaĝoj, kaj alio. Vi povas aldoni komenton ĉi tie, aŭ, por teni pli bonan ordon de la kontribuoj, sendi vian kontribuaĵon al la konata retpoŝta adreso <ofendi@island.uk.net>, tiel ke tio aperu en la tiutemaj retpaĝoj kaj restu daŭre videbla. Mi serĉas informojn ĉu historiajn ĉu nuntempajn – pri deklaroj publikaj aŭ privataj de diversaj personoj, pri rasismaj tendencoj en la organizo de unuopaj esperanto-organizaĵoj, pri unuopaj okazoj, k. t. p. En viaj retmesaĝoj (prefere ne en publike afiŝitaj komentoj!) ne hezitu mencii nomojn de ankoraŭ vivantaj personoj. Decidos mi kiagrade aperu tiuj nomoj en la publikaj paĝoj.
Kelkaj eblaj historiaj demandoj: rilatoj de Esperanto-movado kun nazia registaro en Germaŭjo, kun faŝista registaro en Italujo; Esperanto en Sudafriko dum la rasapartisma periodo (kaj ankaŭ nun); rasaj ideoj de makartismaj Esperantistoj en Usono kaj aliloke…
Pri manieroj de komuniko, grado de via propra anonimeco, kaj aliaj praktikaĵoj, vidu la paĝon Kiamaniere ofendi.
Kiel anoncite, mi nun havas la tekston de anonima romano, kiu do iom post iom aperos ĉi tie. Miaopinie tre malmulte ofenda ĝi estas; sed, same miaopinie, ĝi meritas aperigon en iu loko, kaj alian lokon mi ne havas.
Ioman rakontadon pri la verko vi trovos en la paĝo “Pri la Pluplantadpasio”, post kio ekos la teksto mem.
Jam ĉi tie mi traktu la teknikajn aferojn, kiuj estas tre tedaj. La aŭtoro[j] uzis kelkloke iom komplikan paĝaranĝon, kun diversaj kolumnoj kaj piednotoj. Mi provos reprodukti tion ĉi tie, sed nenion mi promesas. Krome, mi rimarkis en la ricevita teksto multegajn tajperarojn. Mi provos elsarki tiujn, sed pri restantaj misaĵoj mi volonte ricevos averton.
La teksto estas iom longa, efektive tuta romano, do ĝi aperos felietone ĉi tie dum kelkaj monatoj. Kaj, ĉar felietonero estas iom longa vorto, la unuopajn felietonerojn mi nomos spasmoj.
Kiam ĉio estos aperigita, kaj kiam ŝajnos, ke ĉio korektebla estas korektita, mi preparos deŝuteblan PDF-dokumenton kun la tuta teksto.